Nu, mi simple povus aldoni la ligilon al la paĝaro: www.bookcrossing.com aŭ al la artikolo en la vikipedio: http://eo.wikipedia.org/wiki/Bookcrossing . La malavantaĝoj de tio estus ke la paĝaro (ankoraŭ) ne estas en Esperanto kaj ke artikoloj en la vikipedio ja informas sed kutime ne allogas 😉
Min allogas Bookcrossing ĉefe pro du kialoj: unue ĉar pro ĝi la ŝatokupo “legi librojn” kiu kutime estas ne tre komunikema ŝatokupo donis al mi la eblon konatiĝi kaj komuniki kun aliaj librolegemuloj sen la nepra bezono ke oni tre altnivele pridiskutu librojn. Due ĉar al mi tre plaĉas vojaĝigi librojn per lasi ilin en la “sovaĝejo” kaj per tio surprizi kaj ĝojigi tiujn kiuj trovas la librojn.
Mi kreis youtube-filmeton por doni impreseton pri kio temas:
En la diskuto pri la vikipedia artikolo pri Bookcrossing oni petis ke oni traduku la vorton Bookcrossing. Ekzistas kelkaj proponoj sen fina decido kiun oni uzu: librokrucig(ad)o, librokruciĝo, libroliberig(ad)o, libroekig(ad)o, librotransdonado, libropasigado, librolasado, libroponti, libronomadi, translibrado, ktp. Nuntempe al mi plej plaĉas librovojaĝigo, ĉar tiu vorto tre bone priskribas la celon de la paĝaro (kvankam oni povus fari la saman kompreneble tute sen la paĝaro, kun la escepto ke oni ne povas sekvi la vojaĝon kaj la impresojn de la librotrovantoj). Cetere: la “Fina Venko” de Bookcrossing estas “la tuta mondo kiel biblioteko”. 😉
Eble ankaŭ menciinda: la unua esperantlingva libro kiun mi legis estas tiu ĉi: http://www.bookcrossing.com/journal/2887354/