Utilaj kaj eble interesaj ligiloj

1. subteno por krei esperantlingvan subforumon je bookcrossing.com

2. kolektfadeno por libroringoj kaj similaj aferoj

3. fadeno por anonci partoprenadon je renkontiĝoj

4. etikedoj kaj legosignoj:

http://www.atelierdefengshui.com/bclabels/bookplates.htm

5. chit chat forumo: viaj spertoj pri BookCrossing (la fadeno ankoraŭ ne ekzistas)

pri 1. Se vi kredas ke esperantlingva subforumo estus bona ideo, bonvolu skribi ion tie

pri 2. Unue malfermu fadenon por organizi la libroringon aŭ similan aferon, due bonvolu aldoni la ligilon al tiu fadeno en la kolektfadeno

pri 3. Ĉi tie vi povas anonci se vi intencas partopreni je granda internacia Esperantorenkontiĝo aŭ je granda BookCrossingrenkontiĝo. Kvankam tio malhelpus bonajn surprizojn ĝi ja helpas pri organizi kelkajn aferojn pli bone (ekz: se mi scius ke ankaŭ vi venus mi kunportus libron de via dezirlisto por vi) 🙂

pri 4. Etikedoj senpage elŝuteblaj. Nepre necesa por ke la librotrovantoj sciu pri kio temas

pri 5. Se vi volas, simple babilu iomete pri viaj spertoj pri BookCrossing. Tio havus la efikon ke Esperantoparolantoj kiuj serĉas esperantlingvajn fadenojn sur la paĝaro ankaŭ trovus ion

aliaj eble interesaj ligiloj:

librokesto de Lutecia

http://www.promesobanko.com/librodonaco temas pri simila afero, sed ne en la kadro de BookCrossing

–  se vin interesas ĉu en via regiono jam estas aktivaj Bookcrossing-anoj aŭ ĉu eblas ĉasi librojn bonvolu alklaki tiujn du ligilojn: http://www.bookcrossing.com/findmembers kaj http://www.bookcrossing.com/hunt

– ne temas pri librovojaĝigo aŭ libroliberigado sed tie vi trovos alian paĝaron por libroŝatantoj kaj ĝi havas la avantaĝon ke ĝi jam estas uzebla esperantlingve: http://www.anobii.com/about
– librokluboj: por kune legi kaj diskuti

5 komentoj

Enarkivita sub 2012

5 respondoj al “Utilaj kaj eble interesaj ligiloj

  1. La librokesto de Lutecia estas aparte interesa por esperantlingva publiko. Lutecia kolektas librojn en multaj diversaj lingvoj kaj kunportas ĝin kaj Esperanto-renkontiĝoj.

  2. bookpiper

    Bona ideo por progresigi la aferon!

  3. Alia interesa afero por librolegemuloj povas esti la Esperanto-Sumoo. Mi nun partoprenas la trian fojon kaj trovas ĝin sufiĉe instiga por legi librojn en Esperanto: http://www.esperanto-sumoo.strefa.pl/regularo.html
    Interesan artikolon vi povas legi tie: esperanto.cri.cn/581/2014/11/19/165s168689.htm

  4. Ĉe muzaiko aŭskulteblas prelego de Julia Noe pri BookCrossing (kaj poste diskuteto): http://muzaiko.info/programdetaloj?id=99

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s