BookCrossing-stando kun hazardaj renkontiĝoj en rilato al Esperanto

BookCrossing-libroj

Dum ekologia festo Lepsikaj BookCrossing-anoj, kaj inter ili mi, prezentis BookCrossing al la publiko. Dum mi iomete promenis por rigardi ankaŭ la aliajn budojn de tiu festo, mi renkontis alian Esperantiston kiu volontulis tie por informi pri la baza enspezo. Poste li ankaŭ vizitis nian standon. Krome du pliaj Esperantistinoj mallonge babilis kun ni tie. Kaj kiam mi parolis kun alia amikino (neesperantistino) pri mia partopreno al la Roskilde-festivalo en la Esperantoteamo, iu vizitanto enmiksis kaj rakontis ke lia patrino ankaŭ parolis Esperanton kaj ke li opinias ĝin tre utila. Mi babiletis ankaŭ kun li iomete.
Bona tago 🙂

Komenti

Enarkivita sub Uncategorized

LeiBCig2013

Jam la dekan fojon okazis la germanlingva neoficiala bookcrossing-renkontiĝo – ĉi-jare en Leipzig (Lepsiko), mia hejmurbo. Do kompreneble mi helpis pri la organizado de la renkontiĝo.

Ĉi tie mi nun iomete rakontas pri la renkontiĝo ĉar mi volas montri la duan flankon de bookcrossing kio povas esti pli ol “nur” librovojaĝigado.

Je vendredo komenciĝis la renkontiĝo – ni havis tre belan ejon kun sufiĉe da spaco por la pli ol cent gastoj kaj la pli ol mil libroj.

14 Raumdeko P1090946

Krom amuza babilado kaj interŝanĝado de libroj je vendredo la nura programero estis la laŭtlegado de la lepsika aŭtoro Henner Kotte, kiu skribas krimrakontojn tre nigrahumurajn. Li tie gajnis kelkajn novajn fanojn.

Lesung von Henner Kotte

Sabate matene/antaŭtagmeze ni sendis niajn gastojn en la urbon – unu de niaj teamanoj ludis ĉiĉeronon (li tion tre bone faris kiel mi aŭdis) kaj dufoje (du diversaj itineroj) montris la diversajn vidindaĵojn al niaj gastoj.

Vor der Deutschen Nationalbibliothek

Sed multaj partoprenantoj de la renkontiĝo mem rigardis la urbon en la kadro de la urboludo aŭ per geokaŝado.

Dume la teamo preparis la malfruposttagmezan/vesperan programeron de sabato: kradrostado en la parko.
Por tiuj kiuj jam revenis el la urbo je la frua posttagmezo okazis kurseto pri kroĉtrikado de librovermoj. Jen ekzemplo de la ĉarmaj rezultoj:

22 Wurm Nummer 3 von trinschen

Poste ni ĉiuj renkontiĝis en la parko rekte apud la “libroarbo” por manĝi kune bongustaĵojn de la kradrostilo.

Die "Kleine" Gesellschaft

Kaj kia surprizo!!! La libroarbo portis fruktojn!!!

Neuer Rekord- so viele Bücher hingen noch nie am Bücherbaum!

Malfruvespere ni ankoraŭ ordigis kaj purigis la ejon kaj kiam ĉio estis preta ni finfine drinkis… akvon 🙂

Zum Tagesabschluß eine Runde Mineralwasser

Dimanĉe ne restis multe de laboro por la teamo. Ĉar ni ĉiuj kune matenmanĝis ĝis posttagmeze (kaj pri tio bone zorgis la teamo de la kafejo “Anton Hannes”) ni nur bezonis disdoni la premiojn kiujn la partoprenantoj gajnis inter alie pro la sukcesa partoprenado je la urboludo.

LeiBCig 2013 Abschlußbrunch im Anton Hannes

32 Der preistisch im Anton Hannes

Poste la renkontiĝo oficiale finiĝis kaj multaj partoprenantoj jam devis veturi hejmen sed kelkaj ankoraŭ veturis al la najbara urbo Halle por viziti ĝin (denove kun bookcrossing-ano kiel ĉiĉerono) aŭ promenis post troa manĝado en la parkoj.

P1100099

Se iu volas rigardi pliajn fotojn (pri la renkontiĝo kaj pri la urbo Lepsiko) tio eblas tie: http://www.flickr.com/groups/2168397@N25/pool/with/8709415105/

Komenti

Enarkivita sub 2013

Miaj unuaj provoj

Do, Esperanto kaj BookCrossing… Tiu ĉi blogeto vekis mian deziron vere kunligi la du aferojn. Aŭ per liberigi esperantlingvajn librojn en la sovaĝejon aŭ per vojaĝigi librojn en Esperantujo. Venis taŭga okazo por liberigi librojn je la 15a decembro 2012 en la kadro de promeso je la “promesobanko”:

La demando estis kiel laŭeble bone informi la trovonton de la libro pri kio temas. Kutime oni klarigas tion en la lingvo de la libro, sed en tiu ĉi okazo estis dulingva klarigo la pli bona solvo, ĉar mi ne atendis ke tuthazarde Esperantisto trovus la libron. Kaj aldone mi dubas ke iu kunprenus libron kies lingvo estas nekonata krom eble kiel kuriozaĵon. Por laŭeble malgrandigi la lingvan barieron mi decidis liberigi infanlibrojn. Unu tute en Esperanto, la alia en kvar lingvoj.
La liberigloko estis la tiel nomata “libroarbo” en parko. Jen foto:

Libroarbo
En la foto (se vi alklakas ĝin)  troveblas ligilojn al la libroj. Ĝis nun mi bedaŭrinde ne scias kio okazis pri tiuj du libroj. Sed tio estas sufiĉe normala. En Germanio post la liberigo oni povas kutime atendi informojn pri 10%-20% de la liberigitaj libroj.
Do, oni ne povas facile diri ĉu tiu ĉi libroliberigo estis sukcesa varbado pri Esperanto. Sed la bona novaĵo estas ke kelkaj de la partoprenantoj membriĝis je BookCrossing ĝuste pro tiu promeskampanjo. Do estis ĉiuokaze sukceso pri la kunligo de Esperanto kaj BookCrossing 🙂

Kaj la dua provo? Mi kiel bonŝanculo partoprenis je renkontiĝo kie troveblis la “Librokesto de Lutecia” kaj mi uzis la okazon por liberigi tri librojn ne esperantlingvajn. Jen foto de la librokesto:

Librokesto de Lutecia

Komenti

Enarkivita sub 2013

Libera libro

Libera libro

Kontraŭ la neĝo protektis plastika saketo. Kaj la libro ne longe bezonis frosti. Jam sur mia vojo reen mi observis kiel du promenantoj rigardis kaj prenis ĝin.

Komenti

09/12/2012 · 18:55

Registri – Disdoni – Sekvi

  1. membriĝi je la paĝaro de http://www.bookcrossing.com
    (senpage):
    Alklaku la butonon “Sign Up” – poste vi entajpu vian kaŝnomon, vian retpoŝtadreson (estas grava ke ĝi estas funkcianta retpoŝtadreso ĉar ĝi estos uzata por ĉiuj mesaĝoj kiujn vi ricevos pere de Bookcrossing) kaj vian pasvorton – poste Bookcrossing sendos al vi mesaĝon kaj petos ke vi konfirmu vian novan konton
  2. registri libron
    Ensalutu – se vi nun montras per la musmontrilo al “home” vi povas elekti tie “register book” – tie vi povas (sed ne devas) uzi amazon por serĉi la libron kiun vi volas registri, sed ankaŭ sufiĉas se vi entajpas en la suba kampo la titolon aŭ la ISBN-numeron aŭ aliajn informojn pri via libro – nun aŭ jam aperas trafanta propono pri la libro kiun vi volas registri, aŭ vi simple alklaku la butonon “skip search” por poste entajpi la informojn pri la libro mem (oni demandas la titolon, la aŭtoron, la ISBN-numeron, la kategorion (se vi ne scias kion vi elektu tie simple elektu “other”), la staton (ne tre gravas je la komenco) kaj vian takson (unu puento estas tre malbone, dek estas bonege, aŭ vi elektu ke vi ne legis la libron). En la suba kampo vi povas aldoni pluajn informojn. – Kiam vi aldonis ĉiujn necesajn informojn vi klaku “register”. – Poste aperas la BCID (BookCrossing-IdentigNumero). Tiun BCID (kiu estas unika) vi nun povas uzi por fari la libron identigebla (per skribi la numeron rekte en la libron aŭ per uzi etikedon)
  3. Disdoni (supozeble mi ankoraŭ redaktos/plidetaligos tiun ĉi parton)
    Pri pludonado de libroj aŭ liberigado ekzistas multaj ebloj. Gravas ke oni kune kun la libro aldonu sufiĉajn klarigojn pri kio temas.
    La ligilo sub “register book” estas “release book” – alklaku ĝin kaj entajpu tie la BCID de la libro kiun vi volas fordoni – poste vi elektu ĉu temas pri liberigado en la sovaĝejon aŭ kontrolita pludonado (ĉi tie mi nur pritraktos la “veran” liberigadon (wild release)) 😉 – poste alklaku la butonon “next” – poste elektu la landon, la ŝtaton/provincon, la urbon kaj laŭeble pli detalan lokon kie vi liberigos (aŭ jam liberigis) la libron. – poste klaku denove “next” kaj nun vi povas aldoni la informojn pri la dato de la liberigo. – poste klaku denove “next”. En la kvina kaj lasta paŝo vi ankoraŭ povas aldoni pliajn informojn (tio estas ekzemple utila se vi volas kaŝi la libron por ke nur tiuj kiuj vere serĉas ĝin povos trovi ĝin) – poste alklaku “finish”
    Pri eblaj lokoj kaj miaj spertoj (kaj rekomendoj) mi skribos poste pli.
  4. Sekvi
    Pri tio vi ne devas fari ion – tion faros Bookcrossing por vi. Vi ricevos mesaĝon pere de la mesaĝsistemo de Bookcrossing se iu konfirmas je la paĝaro de Bookcrossing la trovon de via libro.

Komenti

Enarkivita sub 2012

Hura! Mi trovis libron! Sed…kion mi nun devas fari?

Unue vi kontrolu ĉu temas pri libro registrita ĉe BookCrossing. Se ne, la libro nun certe mankas al iu. Faru pri ĝi kion vi kutime farus pri trovaĵoj. Sed se temas pri libera libro en la senco de BookCrossing: Gratulon! 🙂

Vi nun ne devas fari ion. Sed se vi ĝojas pro la libro kaj volas tre ĝojigi tiujn kiuj ebligis al vi vian trovaĵon vi povas ĝojigi ilin per skribi sur la paĝaro de BookCrossing ke vi nun havas la libron. Tio estas tre facila kaj vi povas fari tion anonima sen mem registriĝi ĉe BookCrossing. Simple iru al la paĝo www.bookcrossing.com. Tie vi trovos malplenan kampon por entajpi la BCID (BookCrossing-Identnumero) kiun vi trovu en la libro (kutime skribita sur etikedo).

Se vi entajpis la BCID (kaj poste alklakis la butonon: “No thanks, I prefer to remain anonymous” se vi volas resti anonima) vi nun povas skribi kion vi intencas fari pri la libro: Kie vi trovis ĝin? Ĉu vi surpriziĝis? Ĉu vi volas legi ĝin aŭ ĉu ĝi tute ne interesas vin? Ĉu vi volas meti ĝin en vian librobretaron aŭ pludoni ĝin al iu? Ĉu vi volas pludoni ĝin al iu kiun vi konas aŭ ĉu vi volas vojaĝigi ĝin per lasi ĝin ie kie ĝi estos pli malpli hazarde trovebla? Se vi jam legis la libron, kion vi opinias pri ĝi? Kaj tiel plu… Estas kompreneble nur via decido kion kaj kiom vi skribas.
Ankaŭ eblas komenti plurfoje. Ekzemple la unuan fojon kiam vi trovis/ricevis la libron, duan fojon kiam vi finlegis la libron kaj trian fojon kiam vi fordonos ĝin.
Kaj se la ideo de BookCrossing tre plaĉas al vi, vi povas membriĝi senpage. BookCrossing.com jam estas uzebla en diversaj lingvoj, sed se vi ne parolas unu el ili ĉi tiu blogo ekzistas por helpi vin.

Komenti

Enarkivita sub 2012

Utilaj kaj eble interesaj ligiloj

1. subteno por krei esperantlingvan subforumon je bookcrossing.com

2. kolektfadeno por libroringoj kaj similaj aferoj

3. fadeno por anonci partoprenadon je renkontiĝoj

4. etikedoj kaj legosignoj:

http://www.atelierdefengshui.com/bclabels/bookplates.htm

5. chit chat forumo: viaj spertoj pri BookCrossing (la fadeno ankoraŭ ne ekzistas)

pri 1. Se vi kredas ke esperantlingva subforumo estus bona ideo, bonvolu skribi ion tie

pri 2. Unue malfermu fadenon por organizi la libroringon aŭ similan aferon, due bonvolu aldoni la ligilon al tiu fadeno en la kolektfadeno

pri 3. Ĉi tie vi povas anonci se vi intencas partopreni je granda internacia Esperantorenkontiĝo aŭ je granda BookCrossingrenkontiĝo. Kvankam tio malhelpus bonajn surprizojn ĝi ja helpas pri organizi kelkajn aferojn pli bone (ekz: se mi scius ke ankaŭ vi venus mi kunportus libron de via dezirlisto por vi) 🙂

pri 4. Etikedoj senpage elŝuteblaj. Nepre necesa por ke la librotrovantoj sciu pri kio temas

pri 5. Se vi volas, simple babilu iomete pri viaj spertoj pri BookCrossing. Tio havus la efikon ke Esperantoparolantoj kiuj serĉas esperantlingvajn fadenojn sur la paĝaro ankaŭ trovus ion

aliaj eble interesaj ligiloj:

librokesto de Lutecia

http://www.promesobanko.com/librodonaco temas pri simila afero, sed ne en la kadro de BookCrossing

–  se vin interesas ĉu en via regiono jam estas aktivaj Bookcrossing-anoj aŭ ĉu eblas ĉasi librojn bonvolu alklaki tiujn du ligilojn: http://www.bookcrossing.com/findmembers kaj http://www.bookcrossing.com/hunt

– ne temas pri librovojaĝigo aŭ libroliberigado sed tie vi trovos alian paĝaron por libroŝatantoj kaj ĝi havas la avantaĝon ke ĝi jam estas uzebla esperantlingve: http://www.anobii.com/about
– librokluboj: por kune legi kaj diskuti

5 komentoj

Enarkivita sub 2012

La celo de tiu ĉi blogo

Kiel jam la subtitolo de la blogo sugestas la celo estas subteni esperantlingvan bookcrossing. Sed kial? Kaj kiel?

Do, unue ĉar mi mem jam kelkajn jarojn tre ŝatas bookcrossing kiel ŝatokupon. Due, ĉar mi esperas ke ankaŭ kelkaj aliaj Esperantistoj povus ŝati ĝin. Kaj se eblus ke ni kiel malgranda esperantlingva bookcrossing-komunumo povus iom aktiviĝi sur la paĝaro de bookcrossing kaj per tio kaj profiti de interŝanĝoj de libroj (esperantlingvaj) kaj eble eĉ konvinki la estrojn de la paĝaro de bookcrossing ke esperantlingva bookcrossing estas subteninda, ekzemple per kreo de esperantlingva forumo (se tio okazus, tiu ĉi blogo ne plu necesus).

Sed kiel atingi la celon? Certe per informi en Esperantujo pri bookcrossing. Eble ankaŭ iomete per informi pri Esperanto en “Bookcrossinglando” 😉
Kaj la blogo estu helpilo por Esperantistoj kiuj volas vojaĝigi librojn aŭ hazarde trovis libron – kaj per tradukoj (kvankam tio eble ne tro necesas ĉar la paĝaro jam estas uzebla en diversaj gravaj lingvoj) kaj per klarigoj kaj respondoj al demandoj. Kaj plej grave: per kolekti utilajn kaj interesajn ligilojn kiuj koncernas esperantlingvan bookcrossing. Tiun kolekton mi komencos en la sekvonta afiŝo.

Komenti

22/10/2012 · 20:25

Kio estas Bookcrossing?

Nu, mi simple povus aldoni la ligilon al la paĝaro: www.bookcrossing.com aŭ al la artikolo en la vikipedio: http://eo.wikipedia.org/wiki/Bookcrossing . La malavantaĝoj de tio estus ke la paĝaro (ankoraŭ) ne estas en Esperanto kaj ke artikoloj en la vikipedio ja informas sed kutime ne allogas 😉
Min allogas Bookcrossing ĉefe pro du kialoj: unue ĉar pro ĝi la ŝatokupo “legi librojn” kiu kutime estas ne tre komunikema ŝatokupo donis al mi la eblon konatiĝi kaj komuniki kun aliaj librolegemuloj sen la nepra bezono ke oni tre altnivele pridiskutu librojn. Due ĉar al mi tre plaĉas vojaĝigi librojn per lasi ilin en la “sovaĝejo” kaj per tio surprizi kaj ĝojigi tiujn kiuj trovas la librojn.

Mi kreis youtube-filmeton por  doni impreseton pri kio temas:

En la diskuto pri la vikipedia artikolo pri Bookcrossing oni petis ke oni traduku la vorton Bookcrossing. Ekzistas kelkaj proponoj sen fina decido kiun oni uzu: librokrucig(ad)o, librokruciĝo, libroliberig(ad)o, libroekig(ad)o, librotransdonado, libropasigado, librolasado, libroponti, libronomadi, translibrado, ktp. Nuntempe al mi plej plaĉas librovojaĝigo, ĉar tiu vorto tre bone priskribas la celon de la paĝaro (kvankam oni povus fari la saman kompreneble tute sen la paĝaro, kun la escepto ke oni ne povas sekvi la vojaĝon kaj la impresojn de la librotrovantoj). Cetere: la “Fina Venko” de Bookcrossing estas “la tuta mondo kiel biblioteko”. 😉

Eble ankaŭ menciinda: la unua esperantlingva libro kiun mi legis estas tiu ĉi: http://www.bookcrossing.com/journal/2887354/

Komenti

Enarkivita sub 2012

Saluton!

Tiu ĉi blogo celas subteni esperantlingvan bookcrossing. En la venontaj afiŝoj aperos iom post iom prezenteto pri bookcrossing, klarigo de la kialo por la kreo de la blogo, tradukoj kaj klarigoj pri kelkaj aferoj de bookcrossing, kolekto de utilaj ligiloj (en aŭ pri Esperanto) kaj poste kelkaj rakontetoj.

1 komento

Enarkivita sub 2012